Por vidi esperantajn signojn en Xterm, vi povas meti la sekvan linion en la dosieron ~/.Xresources
:
xterm*font: <tiparnomo>
Kiel <tiparnomo>n donu iun konvenan Latin-3-tiparon. (t.e. unu el la nomoj ricevitaj per xlsfonts -fn *iso8859-3
).
Aux voku Xterm rekte tiel:
xterm -fn <tiparnomo>
Tio funkcias ankaux en kelkaj aliaj programoj, ekz. en Emakso. Se vi ofte bezonas jen vian nacian jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde difini alinomon en .bashrc:
alias eterm='xterm -fn fixed-l3' # simile por aliaj programoj