Next Previous Contents

14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj

Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e. iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo /usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn, vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo de la programo.

Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:


  LANG=eo <programo>

Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas en vian startskripton ion kiel


  export LANG=eo:de:en  # en bash
  
  setenv LANG eo:de:en  # en tcsh

Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.

Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto cetere estas la retposxtlisto [email protected], al kiu vi povas aligxi per sendo de la vorto subscribe en la korpo de mesagxo al [email protected].


Next Previous Contents